Gangaridaj

Arkeologoj konsideris Ĉandraketugarhon de la nuntempa ŝtato de Barato nome Okcidenta Bengalo kiel la antikva urbo Gange, nome ĉefurbo de Gangaridaj.

Gangaridaj (en greka: Γανγαρίδαι; en latina: Gangaridae) estas termino uzita de antikvaj grek-romiaj verkistoj por priskribi popolon aŭ geografian regionon de la antikva Hindia subkontinento. Kelkaj el tiuj verkistoj asertas ke Aleksandro la Granda retiriĝis el la Hindia subkontinento pro la forta militelefanta forto de Gangaridaj. La verkistoj varie mencias Gangaridaj kiel distinga tribo, aŭ nacio ene de pli granda regno (supozeble la Nanda Imperio).

Nombraj modernaj fakuloj lokigas Gangaridaj en la Ganga Delto de la Bengala regiono, kvankam ankaŭ aliaj alternativaj teorioj ekzistas. Gange aŭ Ganges, la ĉefurbo de Gangaridaj (laŭ Ptolemeo), estis identigita kun kelkaj lokoj en la regiono, kiel Ĉandraketugarho kaj Ŭari-Bateŝŭar.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search